Iafoje oni devas okulon fermeti.
Bona ideo venas post la pereo.
Iele, iome, duone malbone.
Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Imiti grandsinjoron - perdi baldaŭ la oron.
Malbone kaŝita ŝteliston incitas.
Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Infana inklino restas ĝis la fino.
Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.
Infano ne krias, patrino ne scias.
En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
Forfluu infano kune kun la bano.
Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Por patrino ne ekzistas infano malbela.
Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
Al malriĉulo infanoj ne mankas.
Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.
Fabeloj por infanoj.
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj - doloron.
Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
Pli da infanoj, pli da beno.
Pli da infanoj, pli da manoj.
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
Donaco nesincera estas donaco infera.
En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
Li vivas sur la tero kiel en infero.
Per promesoj estas pavimita la infero.
Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
Pro homo fiera ĝojas infero.
Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
Infana inklino restas ĝis la fino.
Komenca inklino daŭras ĝis la fino.
La plej danĝera homo - malbona in' en domo.
Neniu vidas, kio lin insidas.
Instruas mizero manĝi panon sen butero.
Fremda malfeliĉo instruas.
Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
Mizero instruas.
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
Ovo kokinon ne instruas.
Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
En ĉeesto amata, en forest' insultata.
Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.
Insulto ne algluiĝas.
Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
Ne ekzistas kareso sen intereso.
Interkonsento estas pli bona ol mono.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Ekstere honoro, interne doloro.
Granda kranio, sed interne nenio.
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Vivi kun iu en intima amikeco.
Amiko - intimulo.
Oni invitas - venu, oni donacas - prenu.
Malfeliĉo inviton ne atendas.
Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Iele, iome, duone malbone.
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.
Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
Al bona ĉasisto iras mem la besto.
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
Kie dento doloras, tien iras la lango.
Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.
Kio iras el koro, venas al koro.
Kiu iras sperte, iras certe.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Kiu iras sperte, iras certe.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
La afero ne iras glate.
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
Liberulo iras, kien li deziras.
Ne iras hakilo al kolo humila.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
Se brulas nenio, fumo ne iras.
Tie iras fumo per densaj nuboj.
Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
Iri for en bona hor'.
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
Ĝi iris al li preter la buŝon.
Lia cerbo iris promeni.
Unua paŝo iron direktas.
Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
Deziru, ne deziru - ordon' estas, iru!
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.
Ne iru okuloj super la frunton.
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
Sen mono en urbon ne iru.