De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.
Ne ĉiam estas sankta Johano.
Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.
Jugo propravola ne estas malmola.
Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Juĝanto decidas, kiel li vidas.
Juĝanto devas havi du orelojn.
Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.
Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
Pri propra afero neniu juĝas libere.
Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
Venos ŝtelisto al la juĝisto.
Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.
Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.
Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
En sia afero ĉiu juĝu libere.
Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
Kie jukas, tie ni gratas.
La mano lin jukas.
Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
Lernu juna - vi scios maljuna.
Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
Plej juna katido musojn jam pelas.
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
Juneco petolis, maljuneco malsatos.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.
Fleksu arbon dum ĝia juneco.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Sango bolas, juneco petolas.
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Pardonemeco superas justecon.